Sunday 5 September 2010

Ludrecenzo por Metal Gear Solid: Peace Walker (Esperanto)

Tio ĉi estas reskribo de mia origina ludrecenzo pri la ludo "Metal Gear Solid: Peace Walker" (En Esperanto, la titolo tradukas al "Metala Aparato Solida: Pacmarŝanto").

Ne longtempe, eble nur unu semajno antaŭ hodiaŭ, mi aĉetis "Metal Gear Solid: Peace Walker" (MGS:PW), la lasta ludo en la fama ludserio "Metal Gear" de Koĝima Hideo. Mi devas diri, antaŭ mi ados,  ke tiu ĉi ludo estis nomata "Metal Gear Solid 5" antaŭ plua evoluado de la ludo daŭris. Mi diris tiun, ĉar mi pensas ke tiu ĉi ludo facile povus nomiĝadi kiel "la Kvina" sen sordidigo de la nomo de la "Metal Gear" serio.

La ludo estas por la Sony PSP konzolo, kaj pro tiu, estas eble ke Sony ne volis nomi la ludon "5", kiam la aliaj numeritaj ludoj en la serio ne aperas en la PSP konzolo, kaj okcidentaj ludantoj ne havas multaj de PSP konzoloj, nur PS3 konzoloj, do ili povus iĝi kolera al Sony ĉar "5" ne estus en la PS3.

Nun, la vera ludrecenzo, anstataŭ diskuto pri la publikado de la ludo. La ludo estas bonega ludo, kaj mi ne malcertus rekomendi la ludon al alia persono. Unue, la ludo "Final Fantasy 7: Crisis Core" estis la ludo por la PSP havanto, kaj ankoraŭ estas havdeva, sed MGS:PW estas pli bona ludo grafike, sone kaj eĉ tute.

La rakonto de la ludo estas bonega kaj belega - mi nun preskaŭ kompletigis la ludon (malsame al la Angla lingva recenzo) kaj mi miras de la aferkoncerneco kaj la aldoneco al la pli granda super-rakonto de la ludserio. La ludo rakontas la komencon de la militista grupo Militaires sans Frontières (Soldatoj sen Limoj), kiu iĝos la nacion "Outer Heaven" en la frua "Metal Gear" ludo. Ĝi ankaŭ rakontas la okazon kiam Serpento (Granda Estro, "Snake/Big Boss") komencas ne zorgi pri la malbonaj pli fruaj okazoj en sia vivo.

Ankaŭ en la ludo estas:
- Metala Aparato ZEKE, metala aparato kiu oni faras kaj uzas.
- "Extra Ops", kromaj misioj en kiu oni eĉ povas batali kontraŭ la monstroj de la ludo "Monster Hunter".
- "Outer Ops", eksteraj misioj en kiu oni povas uzi oniajn soldatojn kiel en la ludo "Pokémon/Poketto Monsuta".
- "Co-Op", kie oni povas ludi kun amikoj en normaj kaj kromaj misioj
- kaj eĉ plu!

Mi pensas ke tiu ĉi ludo indas ~ 10 steloj

Steloj: **********